Monda interkompreno nur eblas dank' al Esperanto. FJDD.
Lundon 28an de augusto de 2006.
Tiu ĉi estas mia unua skribo en mia nova eblogo. Kion mi skribos ĉi tie? mi ne povas respondi al tiu demando, ĉar ankoraŭ, mi mem ne scias la respondon.
Por mi estas malfacilaj jaroj la pasintaj, ĉar iom post iom, mia esperanta kapablo malaltigis. Iom post iom mi estas pli mallerta en la skribado, paraolado kaj kompreno de tiu ĉi bela lingvo. Kiu estas la kulpulo? Mi estas la nura kulpulo de tiu ĉi malplibonigo.
Ankorau mi subtenas korespondadon kun kelkaj korespondantoj, el malsamaj landoj, mi ofte aŭskultas esperantajn elsendojn kiuj mi elsutas el radioarkivo.com, mi legas esperantajn librojn, sed tio ĉi ne sufiĉas al mi. Eble mi estas mallertulo, eble mi estas malbona lernanto, sed eble la problemo estas alia.
Otto.
0 Comments:
Publicar un comentario
<< Home