Antaŭ longe mi pensis skribi romanon, mi skribis multaj paĝoj, mi petis helpon al kelkaj sed la afero estas troege malfacila, mi terure malbone skribas, ne nur la lingvaj eraroj, ankaŭ la stilo estas malbona. Finfine mi akceptis mian ne kapablon kaj mi prokrastas la aferon. Eble iu tago mi reprenos ĝin.
Kelkaj rakontoj el tiu romano, kiu eble neniam vidos la lumon, mi tute kreis, aliaj mi akomodis kun malsamaj nomoj kaj aliaj, sed estas tute veraj okazoj kiu okazis en malbelaj tagoj el nigraj jaroj el nia historio. La duan mondmiliton.
Titolo el mia "romano" estas Narciso.
Tiu ĉi estas unu el tiuj veraj rakontoj kiu mi transkribis kaj akomodis.
18an de julio de 1943. Informo de la Serĝento Vasili Ĥusev, el la tria regimento el tankoj en la regiono de duoninsulo Kursk.
Nia ordonoj estas klaraj kaj precisaj, ni devas serĉi al malamikaj trupoj kaj ataki ilin.
Mia grupo estis formita por kvin tankoj, ĉiuj apartenas al sama regimento kaj estas sub la ordonoj de la kapitano Anatoli Ĉerkov. En nia tanko, modelo T34 de la jaro 1942, estas kvar homoj kiuj konsistas la homekipo. Mi estas la komandanto de la tanko. Anatoli Yukov estas la gvidisto, Viktor Ĉenenko, junulo maldika estas la ŝargisto kaj observisto kaj Igor Ruŝov estas la mekanikisto.
Dum tuta la tago 17 de julio pluvegis, hodiaŭ 18an, la pluvo falis tiel akvaj kuvoj el la ĉielo. Vespere, la malmulta lumo preskaŭ malaperis kaj la marŝado ankoraŭ pli penigis, ni preskaŭ nenion povas vidi tra la fenestroj de nia tanko kaj marŝas malrapide antaŭen, la gvidisto de la tanko, Anatoli ripetas min la saman peton;
- Serĝento, mi neniom vidas, eble estos pli bone halti la tanko kaj atendi la plibonigo de la vetero.
- Anatoli, faru kion vi povas, sed daŭrigo la marŝadon, ĉi tien ni ne povas halti, estas meze de la kampo.
Antaŭ kelkaj horoj ni neniom scias pri la aliaj tankoj el nia grupo, ni nur ricevis bruon en nia radia maŝino kaj ne povas vidi ilin tra la fenestroj kaj la densa pluvegado.
Je la sepa vespere eniris en altaj vegetaĵaroj kaj Antoli haltis la tankon;
- Mi bedaŭras serĝento, sed mi ne povas daŭrigi la marŝadon, mi tute neniom povas vidi antaŭen, estas sama afero rigardi tra la fenestro kun la okuloj fermitaj aŭ malfermitaj.
- Do, ni haltu tiam.
Mi malfermis iomete la supran pordon de la tanko, ĵuste por rapide rigardi ĉirkaŭen kaj konfirmi nian situacion, ni estas meze de altaj vegetaĵaroj kiuj estas pli altaj ol nia tanko kaj kovris nin, sed la pluvego ne permesas al mi vidi neniom plu.
Mi ordonis al miaj kamaradoj manĝi iom kaj dormi, mi intencos serĉi en mapon nian situacion. Eble dum unu horo mi intencis scii kie ni estas, kaj finfine mi devas forlasi la aferon, sen vidi neniom ekstere, mi ne povas scii kie ni estas. La radio de nia tanko nur ricevas bruon sed mi intencis sendi mensaĝon al nia regimento:
- Atentu, atentu, tridektri, tridektri, ni haltas la marŝado, ne eblas daŭrigi ĝin, ni atendos plibonigon de la veteron. Ĉu iu ricevis nin?
Kompreneble neniun respondon mi ricevis..
Dum la nokto la pluvo ankoraŭ pli fortigis, aperis multaj tondroj kaj mi preskaŭ ne povis dormi.
Subite matene mi vekis, neniom mi aŭdis ekstere, la pluvon tute ĉesis kaj mi rigardis unue tra la montrilo de la kanono, sed la vegetaraĵoj estas altaj kaj mi preskaŭ ne povas vidi neniom. Mi malfermis la supran pordon de la tanko kaj malrapide eliris, mi sentas doloron en tuta mia korpo, kaj sentas la neceson de molan liton.
Anatoli ankaŭ malfermis lian pordon kaj eliris el la tanko, ĝi situas super la seĝo de la gvidisto kaj estas ne videbla por la altaj vegetaraĵoj.
- Mi necesas pisi serĝento – li diris min kun granda rideto.
- Kompreneble Anatoli, vi povas pisi, sed faru silente.
Dirinte tion mi komencis observadon kun la binokloj. La suno komencis sendi ĝian varman radion sur la teron, la nuboj malaperis kaj la tago estas klara.
Malantaŭen el nia tanko, tie kien ni dum la nokto venis, nur estas malalta monteto kun kelkaj arbetoj, maldekstre mi neniom rimarkebla vidis, nur granda kampo plena da ŝlimo, dekstre estas vojeto kiu supreniras ĝis la monteto kaj malaperas malantaŭen. Tiam mi turnis kaj komencis la obvervado de la antaŭan parton de tanko. Surprezis min vidi malgranda vilaĝo, ĝi situas eble 700 metroj el nia posicio, mi kaŝis mian kapon sub la vegetaraĵoj kaj mallaŭte anoncis al miaj kamaradoj;
- Atentu! Tien estas vilaĝo, kaj kelkaj malamikaj soldatoj. Ĉiuj eniru en la tanko kaj atendu miaj ordonoj.
Rapide ĉiuj eniris en la tanko, Anatoli demandis min:
- Serĝento, ĉu mi funkcios la motoro?
- Ne, atendu miajn ordonojn.
- Jes serĝento.
En la malgranda vilaĝo nur restas du aŭ tri domoj ne detruitaj, mi povas vidi kelkaj malamikaj veturiloj kiuj haltis urĝiĝi eble dum la nokto. En maldekstra parto estas granda tanko, mi observadis ĝin, neniam antaŭen mi vidis kaj mi ne rekonis, eble estas unu el novaj malamikaj tankoj nomataj Pantera, kiu la komunikadoj anoncis antaŭ kelkaj semajnoj. Ĝi vere estas grandega, mi neniam antaŭen vidis tanko tiel granda. Mi eniris en nia tanko kaj pensis. Ĉiuj rigardas min kaj atendas miajn vortojn, denove mi eliris kaj observis la situacion. Mi malkovris aliaj tankoj, sed ĝi estas normalaj malamikaj tankoj, Panzer IV, ne estas malbonaj sed ni sufiĉe povas batali ilin.
Kion ni devas fari? Mi pensis. Se ni atakos al malamikaj trupoj ili rapide malkovros nian kaŝejo kaj detruos nin, sed ni restos sen movi eble ni povas atendi pli favoran situacion por ataki ilin. Mi serĉis en la mapo kaj trovis nian ĵustan pozicion.
- Do - mi komencis diri – ni ne povas fari nenion, se ni intencas eliri el tiu ĉi kaŝeĵo la malamikoj aŭdos nian motoron kaj atakos nin, eble ni sukcesos atingi ĝis la monteto kiu estas malantaŭen, sed mi ne certas. Se ni atakos ilin, rapide du Panzer IV kaj alia granda tanko pafos al ni, ankaŭ povas esti aliaj tankoj aŭ kanonoj kiu ankoraŭ mi ne rimarkis, eble ni povas detrui unu aŭ la du Panzer, sed la alia mi ne scias, ĝi estas grandega, eble duobla ol normala Panzer. Ni restos ĉi tie kaj atendos okazoj.
Denove mi intencis kontakti kun nia regimento per radio.
- Atentu, tridektri, tridektri. Ni estas en kvara, tria kvara sude, tria, dua oka okcidente, antaŭ ni estas malamikaj trupoj, du papa kvar kaj alia granda papa, ni ne konas ĝin, ankaŭ eble kvindek soldatoj kaj kelkaj veturiloj. Ni atendas okazon por ataki… tridektri, tridektri… ĉu iŭ ricevas nin?
Daŭrigis la silenton. La horoj trairas kaj mi ripetis la mensaĝon po duonhoroj sed neniŭ respondo mi ricevis.
Vespere je la 15:20 subite ni aŭdis aviadiloj, mi saltis ekstere kaj rigardis al ĉielo, malantaŭ ni aperis sur la monteto ses aviadilo por atako al tero, ĝi estas Il2 Sturmivik rusaj aviadiloj, bomboj falis inter la veturiloj kaj kamionoj la eksplodoj frakasi ĉion, la fajro kovris la vilaĝo kaj la malordono aperis en la malamikaj trupoj, veturiloj kaj tankoj komencis rapidajn movojn por kovri ilin.
Denove mi eniris en la tanko kaj serĉis en la montrilo de la kanono la granda malamika tanko, ĝi vere estas granda kaj mi necesis kalkuli la distanco por la alteco de la aliaj tankoj, tiam mi presis la pafilo kaj granda bruo sendis nian kuglon ĝis la malamika tanko. Mi rigardis tra la montrilo kaj klare vidis tiel ĝi batis la objektivo, sed la kuglon faris nenion resulton, nur nigra signialo restis en la malamika tanko.
- Bora kuglo Viktor, bora kuglo.
- Jes serĝento, li diris – kvin sekundoj poste li denove kriis - preta!
Denove mi celis nia kanono al malamika granda tanko, sed tiu ĉi foje mi serĉis la malantaŭan parton, tie kie estas la motoro. La malamika tanko ne scias pri nia situacio kaj turnis ĝin, ĝi montros al ni ĝia malplej forta parto, la motoro, kaj intencas rapide atingi arboj por kaŝi el la aviadiloj kiuj ankoraŭ atakas la soldatoj kaj veturiloj kun iliaj pafiloj. Mi prenis la pafilon kaj denove sendis la kuglon tie kie mi celis, la motoro. Granda eksplodo okazis kaj nigra granda fumoj aperis en la malamika tanko, momente ĝi haltis, intencis denove marŝi, sed la motoro ekbrulis.
- Ni trafis! – mi kriis – bonege kriis ankaŭ Viktor, kiu jam pretis la kanono por alia pafo.
Mi povas vidi tiel la pordoj de la tanko malfermis kaj soldatoj saltis ekstere, ili kuras serĉante lokon por kaŝi.
Unu el Panzer IV ankaŭ ekbrulis por la bomboj de la aviadiloj, la alia paneas kaj perdis ĝian dekstran ĉenon, sed ankoraŭ ĝia kanono serĉas celon por pafi, ĝi ĉirkaŭas serĉante celon por pafi, sed nia kaŝejo estas nevidebla, mi celis ĝin en la montrilo de nia kanono kaj denove pafis. La kuglon rapide trairis ĝis la malamika tanko kaj batis ĝin, granda eksplodo en malantaŭa parto detruis la motoro kaj sekundoj poste alia pli granda eksplodo detruis tutan la tanko, la pafo batis en la kuglan deponejon de la malamika tanko.
- Denove ni trafis – mi kriis – Anatoli, iru antaŭen, mi anoncos al vi kiam vi devas halti.
Nia tanko malrapide komencis supreniri la monteto kaj en la plej supran parton mi ordonis halti. Mi rigardis kaj vidis tiel la malamikaj estis tute detruitaj, ankoraŭ la aviadiloj restis ĉi tie kaj serĉas celoj por liaj pafiloj, sed ili jam ne trovis nenion.
Subite, la aviadiloj turnis kaj venis direkte al ni, Anatoli ankaŭ malfermis lian pordon kaj eliris, tiam la aviadiloj supreniris nin, li levigis kaj montris al aviadiloj lia pugno, kaj kiam la unua aviadilo trapasis nin, la pafilisto ankaŭ levigis la pugno en viktoria signialo.
Kiam ni atingis al regimento ĉiuj kongratulis nin, nia radiaj mensaĵoj atingis al regimento, sed iliaj respondoj ni ne ricevis por paneo en nia radia maŝino, dankon al niaj mensaĵoj ili povis sendi atakgrupo de aviadiloj kaj la malamikoj estis detruitaj. La ĉefo de la aviadila grupo sendis al nia regimento dokumento en kiu li diras tiel nia tanko detruis la granda malamika tanko, tiam kiam ili jam ne havas bomboj nek raketoj por ataki ĝin, por tiu atako nia regimento kaj nia grupo estis menciita por la medalo en la defendo de la patrujo.
Fino de la informo.