29 agosto 2006


3an de septembro de 2.005

La mateno komencis amuza, akompanata por tri amikoj kiuj interkonsentis, kelkaj tagoj antaŭen, promenadi tra la montoj en la Montaro de Anaga. La suno forte brilis kaj anoncis nin, neordinara varma tago, tiu semajno en kanaria insularo estis varmegaj tagoj.

Ni kreskis proksime kaj ĉirkaŭitaj por la belega montaro de Anaga kaj ni promenadis, akampadis, kaj restis multaj tagoj en tiu ĉi loko. Ni bone konas ĝin. Sed kelkaj vojoj, kiu ne povas viziti piede, ni deziris ĉiam eksplori kaj nun ni estas preparataj por fari tion. Ni lernis grimpi kaj descendi uzante snuroj kaj specialaj materialoj por tiu ĉi specialaj promenadoj.

(En la foto estas: Andres Alejandro (Sito), Francisco José (Nene), Wladimir Covas (Wladi) kaj Kin, mi ne scias la ĵustan nomon)

Kia estas la Anaga montaro? Se vi neniam vizitis ĝin, eble mi ne povos rakonti al vi, kiel da foliriĉa ĝi estas, sed verdire ĝi estas tre foliriĉa. En tiu ĉi monto, se iŭ homo staras ĝis dek metroj antaŭ vi, eble vi ne povos vidi lin. En tiu ĉi montaro okazas speciala tiparo el pluvado, ĝi nomiĝas “horizontala pluvado” kaj konsistas en la kondensado de la akvo kiu la nuboj kunportas en la arboj kiu kreskas en la monto, dank’ al tio la monto konservas dum tuta la jaro, granda humedeco kaj la verdega beleco kiu karakteras ĝin.

Du horoj ni necesis por atingi al serĉata loko kaj komenci nia promenado, jam la suno estas preskaŭ super niaj kapoj kaj la temperaturo varmigis pli ol 30ºC gradoj, nun estas la 11:30 horo.
Tiel jam mi diris, tiu ĉi vojoj ne estis ofte vizitataj kaj eble neniam neniu vizitis ĝin, piede neeblas descendi ĝin. Ni ĉiam serĉas dikaj kaj fortaj arboj por prepari niaj descedoj, se tio eblas, kaj descendas tra la montaro dum kelkaj horoj helpante el niaj grimpaj snuroj.

Meze de la monto, inter grandegaj arboj kiu ne permesas preskaŭ vidi la ĉielon ni tagmanĝis.

Je la 17:00 vespere, nia promenado anoncis preskaŭ ĝia fino. Ni rigardiis jam la serĉata vojo, en la malsupra parto de la seka rivereto kiu gvidos nin, ĝis la kvartalo de Almaciga, sed ankoraŭ necesos preskaŭ unu horo plu por atingi ĝis tiu ĉi loko.



Jam ni estas en la malsupran parto de la monto, ĉi tie la foliriĉeco malgrandigis kaj ni estas tre lacaj. Okazis problemon kaj ni perdis iŭ el niaj boteloj de akvo, ĉiuj kunportas minimume 1.5 litroj da akvo, sed mia akvo restis forgesita en mia veturilo, nun ni ne havas akvo kaj unu el ni, Nene, montras grava malhidratigado. Ni malrapidigas la marŝado kaj ripozas pli ofte, ĉar li necesas ripozi.



Dum lia ripozado, akompanata ĉiam por mi, Sito serĉis akvon kaj troviĝis en la rivereto, eble ĝi estas iom malpura, sed ni trinkis, pli danĝere estos ne trinki ol malpureco.

Post ripozado kaj trinkado, ni atingis al vojo kiu vidisantaŭen el la montaro kaj komencis la reiro al civilizacio.


Amuze ni ridas, sed subite iŭ bruo gelis nin.

--- Helpu min ---

NOTO:
Dum nia veturila promenado ĝis la monto, ni amuze parolis pri iŭ nederlanda viro kiu malaperis en sama monto, sed malproksime ol nia serĉata vojo. Ni vidis apud la vojo kelkaj veturiloj el la fajrstingistoj kaj volontuloj kiuj serĉis lin vane dum kvar tagoj en la monto. Ni pensis en la neebleco de lia kapablo por resti sen akvo kaj eble vundita dum kvar tagoj. Ĉiuj pensis en lia morto.


Ni, senmove restis kaj atendis, post kelkaj sekundoj Sito kriis;

--- Ĉu vi necesas helpon? ---
--- Jes, helpu min, bonvolu… ---


Rapide ni turnis kaj iris ĝis la rivereto, el kie venas la voĉon, Sito iris en la dekstra parto de la rivereto, mi kaj Kin meze, tra kanero marŝas, kaj Nene iras en la maldekstra parto. Ni forte kriis al sinjoro, kiu voĉo aspektis fremda;

--- Parolu, parolu forte, ni necesas aŭdi vin por scii kie vi estas.

Li daŭrigas liaj krioj kaj mi rapide aproksimiĝas lin, mi aŭdis jam tre proksima kaj subite mi vidis lin meze de kanero, li sidas nude, lia vizaĝo estas laca, li estas blonda kaj liaj okuloj grizbluaj, rapide mi aproksimiĝis kaj komencis eksameni lin, mi demandis:

--- Ĉu vi estas vundita? --
--- Ne, mi nur estas laca kaj soifa.
--- Kiom da tagoj restis vin ĉi tie? --- Mi demandas lin por ekscii se li estas konfuza, multfoje, la vundintoj ne scias pri siaj vundoj aŭ malbone povas pensi. Ili sendirektigas aŭ ŝokas.
--- Mi antaŭ kvar tagoj perdis en montaro, kaj dum du tagoj restis ĉi tie, mi jam ne kapablas marŝi, dum du tagoj mi nur trinkis mian propran urino.
--- Mi prenis botelo de akvo, kiu antaŭ kelkminutoj ni plenplenis en proksima loko kaj oferis lin post diri:
--- Ne trinku tro, nur kelkaj sorboj, trankviliĝu, ni estas kun vi kaj kunportos al hospitalo.


Lia vizaĵo kaj korpo montris malgrandaj vundoj kiu malaltaj arbetoj nomataj “zarzas” fariĝis lin, lia korpo plenplena el vundoj aspektas lacega.


--- Ĉu vi manĝis ion? ---
--- Ne, nur kelkaj nigraj kaj malgrandaj fruktoj kiu mi vidis en “malamikaj” arbetoj ---
--- Jes, ĝi nomiĝas “moras de zarza” mi klarigis lin, ĝi estas manĝeblaj, vi bone faris. Mi prenis ĉokoladaj kukoj kiu mi kunportas en mia sako kaj oferis lin. Li prenis rapide kaj manĝis.
--- Pardonu min, mi estas nuda kaj malpura --- Li diris.
--- Ne estas problemo, mi respondis… trankviliĝu kaj ripozu, nun du el ni restos kun vi, la aliaj aproksimiĝos al proksima kvartalo kaj telefonos por peti helpon por vi.
--- Sito, mi kriis, prenu la GPS maŝino kaj donu al mi la ĵustan pozicion.


Sito kiu jam antaŭ mia kriado serĉis lokon por uzi tiu ĉi maŝino, tenas ĝin mane kaj atendas la respondo de la maŝino.

--- Mi estas preparata -- post unu minuto li anoncis.

Mi prenis mian propran GPS maŝino kaj kriis denove:

--- Mi atendas…

Li donis min la pozicio kaj ni decidis kiu devas iri ĝis la kvartalo, mi dum multaj jaroj trajnas la kurado kaj finfine decidis iri, akompanata por Nene, kiu marŝos tra mi, se mi falos aŭ io okazos, li helpos min. La plej danĝera afero en malproksimaj lokoj, estas la soleco.

Mi kuras kaj li intencis sekvi min dum du minutoj, sed poste anoncis al mi:

--- Daŭrigu vin, mi jam ne povas kuri, mi estas tre laca.
--- Bone, mi iros al kvartalo, telefonos al helpantoj kaj revenos kun helpon, dume, marŝu sekvante min.


Mi dum 20 minutoj kuris ĝis la kvartalo kaj atinginte demandis al iŭ homo pri telefonon, tiu sinjoro kiu estis gvardisto el lernejo, kiam mi estas infano, rapide rekonis min kaj invitis uzi vian telefonon. En tiu ĉi loko la porteblaj telefonoj estas senutilaj.


Mi telefonis al 112 kaj anoncis kion okazis, mi donis ilin GPS pozicion kaj sinjoro kiu respondis min diris al mi:

--- Bonvolu, atendu momenton…

Post tri minutoj denove iŭ voĉo mi aŭdis en la telefonon.

--- Saluton, mi estas el fajrstingista brigado, ĉu vi verdire troviĝis al tiu fremdulo?
--- Jes, mi rakontis ĉion kion ni faris, ripetis la GPS pozicio kaj diris al li ke mi atendos helpantoj en proksima loko, placo de la kvartalo, kiu estas nur a cent metroj el tiu ĉi domo.
--- Li jesis kaj dankis min la helpon.


Dum tridek minutoj mi atendis en la placo, kaj finfine aperis tri fajrstingistoj el kiuj mi ekkonis du, ili estas iŭ instruisto el fajrstingista lernejo kaj la alia estas antikva lernanto, ni studis kune antaŭ du jaroj, kiam mi trejnas por la ekzameno de fajrstingisto, li sukcesis, mi malsukcesis la ekzamenoj.

Ili salutis min kaj mi rakontis kion okazis, poste mi gvidis ilin denove ĝis la vundinton. Ĵuste kiam ni atingis al tiu loko, en kiu restis miaj amikoj kaj la vundinto, la helicoptero supreniras lin.

El helicoptero subiris helpisto kaj enmetis al vundinto en portilo, poste helpisto kaj vundinto estis levigita ĝis la helicoptero kaj kunportis al hospitalo. Ĉiuj, rigardis la helicoptera manovroi.



Poste, ĉiuj iris ĝis la kvartalo kaj adiaŭis, ni prenis mian veturilo, kiu ni matene haltis en tiu ĉi placo kaj reiris ĝis la alia veturilo kiu ni haltis en la komenco de la vojo.

Dimanĉe mi vizitis la nederlanda “sortulo” kiu ankoraŭ estas iom komfuza kaj vunda. Mi ekkonis lian edzinon kiu atendis en hospitalo ĝis la horo por viziti al ŝia edzo, kiu ankoraŭ restas en urĝa ĉambro de la hospitalo. Poste, kiam la doktoroj permesis nin ni kune vizitis al li. Li multe dankis min pri nia helpo kaj poste ni adiaŭis.

Lia nomo estas Leo Zhaal, finfine li restis en hospitalo dum 10 tagoj, la etaj sed abundaj vundoj okazis lin ĝenerala infekto en la sango kaj li kelkaj tagoj estis tre malsana.

Leo Zhal plibonigis el lia malsano. Nun li loĝas en suda parto de hispanio, ankoraŭ li sonĝas kun komenci lian proĵekto de gvidisto en la tenerifa montaroj, sed nun laboras tiel gvidisto por fremdanoj en suda parto de hispanio, li parolas kelkaj lingvoj, sed bedaŭrinde ne parolas Esperanto. :)

Malofte ni korespondas.

Monda interkompreno nur eblas dank' al Esperanto. FJDD.

1 Comments:

At 1:37 p. m., Blogger Cuervo Ingenuo said...

Fakte li estis tre bonshanca pro tio ke vi trovis lin... Unu jaron... La tempo flugas.

 

Publicar un comentario

<< Home